Notice: Undefined offset: 1 in /home/jei1919/www/evento/2019/jek/sxablono/Skinny.php on line 887
Ĉef
 La 106-a Japana Esperanto-Kongreso memore al la 100-jara jubileo de Japana Esperanto-Instituto finiĝis kun 235 efektivaj partoprenantoj el entute 459 aliĝintoj. Pro la tajfuno ni devis nuligi la tutan programon de la 12-a de oktobro. La kongreso oficiale komenciĝis posttagmeze de la 13-a kun multe da programŝanĝo kaj finiĝis la 14-an. Okazis ankaŭ postkongresa ekskurso en la 15-a.
 Ni dankas vin ĉiujn, kiuj malgraŭ tia neatendita malfacila situacio venis al la kongresejo.
お詫び Karaj partoprenontoj de la 106-a Japana Esperanto-Kongreso

Ni tre bedaŭras anonci, ke pro la alproksimiĝo de la tajfuno Habikis, neniu programo okazos en la 12-a de oktobro.
Programeroj ŝanĝiĝos ankaŭ en la 13-a.
Nepre vizitu la retejon de JEI , ne la nian,kaj konfirmu la detalojn, ni petas.
JEI(Japana Esperanto-Instituto)

Bazaj informoj

La 106a Japana Esperanto-Kongreso (JEK)

memore al la 100-jara jubileo de Japana Esperanto-Instituto
Kongresa temo La mondon malfermas Esperanto – Interkompreno kaj pluen
Dato -
Kongresejo Halo de Saitama (Saitama Kaikan)
en la urbo Saitama, gubernio Saitama
Takasago 3-1-4, Urawa-ku, Saitama-si, JP330-8518
Organizas Japana Esperanto-Instituto(JEI), Esperanto-grupoj de la gubernio Saitama
Aŭspicias petotaj de pluraj instancoj
La 106a Japana Esperanto-Kongreso

Urbo Saitama (さいたま市)
 Urbo Saitama estas la ĉefurbo de Gubernio Saitama(埼玉), kun loĝantaro de ĉirkaŭ 7,300,000. La urbo, situanta 25km norde de Tokio, estas unu el la 20 gravaj urbegoj en Japanio kaj tie loĝas pli ol 1,200,000 homoj. En 2001, tri apudaj urboj Oomiya, Urawa kaj Yono estis aneksitaj kaj fariĝis urbo Saitama.

 Kvankam relative multaj esperantistoj loĝas en la gubernio, multaj el ili laboras aŭ studas en Tokio, kaj ankaŭ aktivas kiel esperantisto tie. Parte pro tio, ne okazis Japana Esperanto-Kongreso dum pli ol cent jaroj, kaj finfine la unuan fojon JEK okazos ĉi tie.

 Urbo Saitama ne estas tiel nomata turisma urbo, tamen troviĝas kelkaj lokoj interesasaj ĉirkaŭ la kongresejo.

 *pri kelkaj vidindaĵoj, legu alian paĝon!

Novaĵo

vegano

Mendeblas vegetara lunĉo (limigo:10)
Vegetara lunĉo

SAITAMA MAPO
Saitama sur Tokio
Simbolpupo de gubernio Saitama "Kobaton"
La 106a Japana Esperanto-Kongreso SAITAMA
Organizas:Japana Esperanto-Instituto, Esperanto-grupoj de la gubernio Saitama