Esperanto-Domo de Jacugatake

Japana Esperanto-Instituto (JEI) posedas staĝejon kun tranokteblo de 15 personoj, kaj kun la filio de la Biblioteko, en la urbo Hokuto, en t.n. distrikto Jacugatake, en la mezo de la montetoj en Japanio.

La domo staras sur la piedo de la fama montaro Yatugatake (Jacugatake), gubernio Yamanasi (Jamanaŝi). La tereno vastas pli ol 600 kvadrat-metrojn kaj la konstruaĵoj, staĝejo kaj biblioteko, havas sume 300 kvadrat-metrojn. Bela pejzaĝo kaj pura aero ĉirkaŭas la domon, kie oni havas kunloĝadan kunvenon, seminarion, lekcion k.t.p. Franca kastelo Gresillion kaj aliaj troviĝas en Eŭropo, sed ĝi estas la unua esperanta domo provinca en Japanio. Tie gastas centoj da esperantaj amikoj ĉiujare. Ili pasigis tempon en gaja kaj agrabla atmosfero.

Tiu unika estaĵo en la granda naturo estis donaco al JEI de s-ino MORITA Yoko, kiu heredis la volon de JEI-ano MORITA Mosuke, bedaŭrate forpasinta en 1989. La domo estis donacita en aprilo, 1994, kaj post preparado, inkluzive de la mon-ofera kampanjo por mebloj kaj internaj ekipaĵoj, fine malfermis sin en oktobro, 1994.

De tiam, ĝi estis daŭre subtenata de multnombraj mon-oferoj de esperantistoj kaj senĉesa klopodo de la Administra Komitato por Esperanto-Domo de Jacugatake.

 


Adreso
JP-408-0031, 1897-1, Koarama, Nagasaka-tyo, Hokuto-si, Yamanasi-ken, Japanio.
Tel. +81-551-32-7335

Malfermo dum vintro
La Esperanto-Domo de Jacugatake vintrodormas de la mezo de novembro ĝis la mezo de aprilo.

Informo pri Esperanto-Domo de Jacugatake



▲ Al la Kapo  ◆ Al la Ĉefpaĝo  ◆ 主ページ(日本語)へ