[el 3a Azia Kongreso de Komisiono pri Azia Esperanto-Movado]

AIS-SESIO
(dum la 3-a Azia Kongreso, 2002, Seulo)

Iru al la resumo de la prelegoj
Iru al la raporto

antaua informo

Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino (AIS), oficiale registrita kun la Respubliko de San Marino, okazigas fakajn konferencojn, kursojn kaj ekzamenojn por titoloj de bakalauro, magistro kaj doktoro.
AIS-sesio (3 kursoj) okazos unuafoje en Azio dum la 3-a Azia Kongreso, en la kongresejo mem. La prelegantoj estas bone konataj profesoroj en koncernaj fakoj. La kursano ricevos atestilon po chiu kurso, kio validas 1 stud-unuon, se la kursano alighas kiel AIS-studento.

La tuta sesio de 3 kursoj kaj la prelegtekstoj kostas 30 000 Uonoj (chirkau 3000 enoj, au US$30), pagebla che la gicheto de la Kongreso. Sed por rezervi lokon, antau-aligho estas rekomendita. Jen estas la programo, kiu ne kolizias kun gravaj programeroj de la Azia Kongreso.

PROGRAMO

*23 aug. (Vendredo):
  13:30-15:30   Informaciteorio kaj Komunikad-kibernetiko (1-1)
              de Prof. Helmar FRANK / F-ino N. MAKSIMOVA
  16:00-18:00   Informaciteorio kaj Komunikad-kibernetiko (1-2)
*24 aug. (Sabato):
  08:00-10:00   Informaciteorio kaj Komunikad-kibernetiko (1-3)
  13:30-15:30   Socialismo kaj Ekonomia Evoluo (2-1)
              de Prof. LEE Chong-Yeong@[[Resumon vidu sube]]
  16:00-18:00   Socialismo kaj Ekonomia Evoluo (2-2)
*25 aug. (Dimancho):
  08:00-10:00   Socialismo kaj Ekonomia Evoluo (2-3)
  13:00-15:00   Nova Progreso en Medicino por Mensmalsano (3-1)
              de Prof. KOBAYASI Tukasa
  15:30-17:30   Nova Progreso en Medicino por Mensmalsano (3-2)
*26 aug. (Lundo):
  08:00-10:00   Nova Progreso en Medicino por Mensmalsano (3-3)
  12:00-12:30   Kurso-Atestiloj, laubezona aligho

ALIGHILO, AIS-Azia Sesio, 2002 (sendebla al Lee@esperanto.net)
Familia Nomo: _____________ Persona Nomo: _____________
Naskighdato; _____________ Sekso: _______
Adreso: ___________________________________________________________
_____________________________ Retadreso: __________________
Alighkosto 30 000 uonoj (3000 enoj, US$30) pageblas che la Kongresejo.



Iru al LA KAPO de tiu chi pagho

Resumo de la Prelego


AIS/IKU Socialismo kaj Ekonomia Disvolvigho

Traktos pri la rilatoj inter socialisma ekonomia politiko kaj ghia efiko por ekonomia disvolvigho, surbaze de la kazo de Chinio.
La 1-a prelego traktos la enkondukan gheneralan teorion kaj superrigardos socialisman chinan ekonomian evoluon.
La 2-a prelego traktos chinan ekonomion ghis la Granda Antauensalto (1960).
La 3-a prelego traktos ekonomian politikon ghis la Granda Kultura Revolucio (1976).
La 4-a prelego traktos ekonomian malferman politikon kaj la konkludojn.


LA PRELEGINTOJ DE AIS

1) Natalja Grigorjevna MAKSIMOVA
Ekde 1995, instruas matematikon en la Roslavla Filio de Moskva Shtat-Industria Universitato (MGIU).

2) Helmar Gunter FRANK
Ekde 1963, profesoro pri la komunikad-kibernetiko en Berlin kaj Paderborn, honorkiale ankau en Sibiu, Nitra, Moskvo kaj alilandaj universitatoj.

3) LEE, Chong-Yeong
Koreo. Doktoro pri Komerca Ekonomiko. Eksa Chefo de la Merkato-grupo de la UN Nutrajho kaj Agrikultura Organizajho, Emerita profesoro, Kyongpook Shtata Universitato, Koreio. Prezidanto de Korea Instituto por Industria kaj Ekonomia Disvolvigho(1997- ).

4) KOBAYASI Tukasa
Psikiatro, honora membro de Japana Societo de Nervopsiko-farmakologio, novelisto, autoro de 118 libroj.

Iru al LA KAPO de tiu chi pagho

Raporto

Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino (AIS), oficiale registrita cxe la Respubliko de San Marino, okazigas fakajn konferencojn, kursojn kaj ekzamenojn por titoloj de bakalauxro, magistro kaj doktoro.

AIS-sesio (3 kursoj) okazis unuan fojon en Azio dum la 3-a Asia Kongreso de Esperanto, 23-26 auxgusto, 2002, en Seulo, Koreio, en la kongresejo. La prelegantoj estis bone konataj profesoroj en koncernaj fakoj. Cxiu kurso dauxris 6 plenajn horojn en 3 sesioj. La kursoj kaj la prelagintoj estis jene;

1. "Informaciteorio kaj Komunikadkibernetiko", de Prof. Helmar FRANK
2. "Socialismo kaj Ekonomia Evoluo", de Prof. LEE Chong-Yeong
3. "Enkonduko al la Nova Evoluo de la Scienco pri Menso kaj Cerbo", de Prof. KOBAYASI Tukasa
Kvankam cxi tio estis la unua AIS sesio en Azio, gxi estis suficxe sukcesa. Al la tri kursoj, 26 kursanoj aligxis. La kurso komencis cxiu tage ekde la 8a horo matene, kaj dauxris 6 plenhoroj en tri sesioj. La kursanoj atente auxskultis, kaj aktive intersxangxis demandojn kaj respondojn. Post la fino de la tri kursoj, la kursanoj ricevis atestilojn de AIS. La atestilo, stampita de AIS, validas je 1 studunuo, se la kursano alighas al AIS kiel gxia studento.

La kursanoj taksis la kursojn tre utila, aparte de la faka scio, por plibonigi la Esperano-lingvan nivelon. Prof. Helmar Frank, AIS prezidanto, ankaux taksis la unuan Azian sesion de AIS tre sukcsa. La AIS sesio estas arangxita de Prof. LEE Chong-Yeong.


Iru al LA KAPO de tiu chi pagho
Iru al la pagho de la 3a Azia Kongreso
Iru al la chefpagho de KAEM