最新情報 Aktualaj Informoj

国際平和デー 2024年9月21日

https://esperantoporun.org/wp-content/uploads/2024/09/Japana-Paco-2024.png

9月21日は「国際平和デー」です。
国連は、1981年に、すべての国、すべての人々にとって共通の理想である国際平和を記念・推進していく日として、「国際平和デー」を宣言、2002年以降は、毎年9月21日を国際平和デーと定めました。以後、停戦と非暴力の日として、この日一日はすべての国と人々に、敵対行為を停止するよう働きかけています。

世界エスペラント協会では、国連に協力して多言語のポスター、メッセージを作成し、全世界での停戦と非暴力を訴えています。日本エスペラント協会でも日本語版の作成で協力をしています。

UEA/2024年「国際平和デー」多言語版ポスター
https://esperantoporun.org/eo/internacia-tago-de-paco-2024/

エスペラント版
https://esperantoporun.org/wp-content/uploads/2024/08/Esperanto-Paco-2024.png

2024年9月21日、国際平和デーに際しての世界エスペラント協会から国際連合へのメッセージを、下記のとおりご紹介します。
https://esperantoporun.org/wp-content/uploads/2024/09/Esperanto-Paco-UEA.pdf
https://esperantoporun.org/wp-content/uploads/2024/09/Japana-Paco-UEA.pdf

Mesaĝo de Universala Esperanto-Asocio okaze de la Internacia Tago de Paco, la 21-a de septembro 2024
2024年9月21日の国際平和デーに際しての世界エスペラント協会からのメッセージ

La jaro 2024 markas la 25-jariĝon de la Deklaracio kaj Agadprogramo de UN pri Kulturo de Paco, kie oni legas ke paco “postulas pozitivan, dinamikan partoprenan procedon kie dialogo estas instigata kaj konfliktoj estas solvataj en spirito de interkompreniĝo kaj kunlaboro.” Kunlaboro sekvas el interkompreniĝo: sen interkompreniĝo, do la kapablo aŭskulti kaj proponi, toleri kaj trovi komunajn vojojn, ne eblas progresi.
2024年は、平和の文化に関する国連の宣言と行動計画の25周年です。その中で、平和には「対話が促進され、相互理解と協力の精神で紛争が解決される、積極的で活発な参加への展開が必要です」と書かれています。協力は相互理解から生まれます。相互理解がなければ、つまり、耳を傾け、提案し、許容し、共通の道を見つける能力がなければ、前進することはできません。

Kerna al interkompreniĝo estas la homa lingvo. Lingvoj gravegas, ne nur rilate interkomunikadon sed ankaŭ por starigi komunajn valorojn kaj principojn. Por atingi pacon, ni bezonas la partoprenadon de ĉiuj homoj kun ĉiuj lingvoj. La Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj specife kondamnas diskriminacion surbaze de la lingvo kiun oni parolas. Tio signifas egale respekti ĉiujn lingvojn kaj iliajn parolantojn, uzi diversajn komunajn lingvojn en specifaj okazoj, kaj krei pontojn inter malsamaj lingvoj en spirito de egaleco.
人間の言語は相互理解の核心となります。言語はコミュニケーションのためだけでなく、共通の価値観や原則を築き上げるためにも重要です。平和を達成するには、各々の言語を身に着けている各々の人々の参加が必要です。世界人権宣言は、特に、話されている言語による差別を非難しています。これは、各々の言語とその話者を平等に尊重し、特別な状況では、さまざまな共通言語を使用し、平等の精神で異なる言語間に架け橋を築くことを意味します。

Kiel organizo kiu disvastigas la Internacian Lingvon Esperanton kun la celo disvolvi solidarecon, komprenon kaj estimon inter popoloj de la mondo, Universala Esperanto Asocio reasertas la antaŭenigon de lingvaj homaj rajtoj kiel vojon al paco. En sia propra laboro, UEA aktive serĉas komunan grundon per komuna lingvo, kiel denove montrita en sia 109-a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazis en Aruŝo, Tanzanio, en aŭgusto. Preskaŭ mil parolantoj de Esperanto el 65 landoj kune diskutis en spirito de paco la temon ‘Lingvo, homo kaj medio por pli bona mondo’.
世界の人々の間の連帯、理解、尊重を発展させることを目的として、国際語エスペラントを広める組織として、世界エスペラント協会は、言語的人権の促進が平和への道であることを再び主張します。 8月にタンザニアのアルーシャで開催された第109回世界エスペラント大会で再び示されたように、UEAは自らの活動において、共通言語を通じた共通の土台を積極的に模索しています。 65カ国から集まった1,000人ほどのエスペラント(語)話者が、「より良い世界のための言語、人間、環境」というテーマについて、平和の精神を持って話し合いました。

Ni atentigas, ke la temo de la ĉi-jara Eŭropa Tago de Lingvoj, la 26-an de septembro, estas ‘Lingvoj por la Paco’. UEA partoprenos tiun dialogon. Kun aliaj NROj oficiale partneraj de Unesko, ni partoprenos ankaŭ la projekton ‘Danco kaj Paco Kundivide’ — nur unu el multaj porpacaj projektoj de la Esperanto-movado je internacia, nacia kaj loka niveloj.
9月26日の今年の欧州言語デーのテーマは「平和のための言語」であることを指摘しておきたいと思います。 UEAはその対話に参加します。ユネスコが正式に提携している他のNGOとともに、私たちは「ダンスと平和を一緒に」プロジェクトにも参加します。これは、国際、国家、地方レベルでのエスペラント運動のたくさんの平和推進プロジェクトの1つにすぎません。

La Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj deklaris la jaron 2025 Internacia Jaro de Paco kaj Konfido. UEA plene kaj entuziasme partoprenos: Paco kaj Konfido ankaŭ formos la ĉeftemon de la venontjara Universala Kongreso de Esperanto. Nia mondo bezonegas pacon, kaj tiu paco venos nur per kompreno kaj konfido. Dum la nuna epoko, kiam ni alfrontas militojn, malsatojn, pandemiojn kaj aliajn defiojn, ni unuiĝu por postuli pacon kaj por konstrui pacan mondon en spirito ankaŭ de lingva egaleco.
国連総会は、2025年を平和と信頼の国際年と宣言しました。 UEAは、全面的に、そして熱意をもって参加します:平和と信頼は、来年の世界エスペラント会議の主要テーマでもあります。私たちの世界は、平和を必要としていますが、その平和は理解と信頼によってのみ実現します。戦争、飢餓、パンデミックやその他の課題に直面している今の時代、私たちは、団結して平和を求め、言語の平等の精神に基づいて平和な世界を構築しましょう。

 




関連記事

注目記事

  1. ESPERANT-TAGO-2024

催し物情報

  1. 2024.9.19

    オンライン作文講座 Ni skribu! のご案内

  2. 2024.8.2

    9/8(日) 京都市:エスペラント語 入門講座

  3. 2024.7.16

    8月31日(土) 学習会「広報って何をしたらいい?- ジャーナリストからの提言」

  4. 2024.1.19

    オンライン会話講座 “Ni parolu!” のご紹介

  5. 2023.12.13

    12/17(日) 名古屋:ザメンホフ祭

分野別まとめ

月別過去記事