En julio 2020 Esperanto-Domo en Tokio de JEI funkcias kiel ĉi-sube kontraŭ disvastiĝo de nova kronvirusa malsano (KOVIM-19).
Se la pandemia situacio pli malboniĝus en Tokio, eblus ŝanĝi ĉi-suban laborplanon sen antaŭanonco. Ni sincere petas vian komprenon.
- Laborhoroj de Esperanto-Domo (Tokio): mardo-vendredo, 10h00-18h00
- Dum la laborhoroj de Esperanto-Domo, oni povas viziti la Domon kaj aĉeti librojn kaj aĵojn. Bonvolu ĉiam atente teni sekuran distancon inter homoj en la Domo.
- Daŭre kaj bonorde ni ekspedas libroservajn mendojn. Ni ĉiam akceptas vian mendon per retmesaĝo aŭ fakso.
- Dum la laborhoroj de Esperanto-Domo, disponeblas la klasĉambro kontraŭ difinitaj prezoj. Oni devas nepre indiki la nombron de kunvenontoj retpoŝte aŭ telefone. Eblas okazigi kunvenon kun maksimume 10 personoj.
- Dum la laborhoroj de Esperanto-Domo, funkcias Biblioteko de JEI.
- Por bloki disvastiĝon de la epidemio, bonvolu meti maskon kaj preni alkoholan malinfektilon。
- Oficistoj laboras hejme ĉiusabate.
- Esperanto-Domo de Jacugatake estas daŭre fermita. La tago de malfermo ankoraŭ ne estas decidita.