Surrete okazos la 39-a Komuna Seminario inter ĉina, japana, korea kaj vjetnama junularoj kun temo “La okuloj ilin ne vidas, sed…! –kronviruso kaj ni–”. Ĉi-jare Japanio gastigos ĝin.
Ne maltrafu ŝancon partopreni mojosegan internacian renkontiĝon!
Programo (en UTC)
13. nov. 2021
- 9:00– malfermo kun ludoj
- 9:20– raportetoj kaj diskuto pri kronvirusa situacio
- 10:10– paŭzo
- 10:20– virtuala turismo ĉirkaŭ Tokio (1)
- 11:00–13:00 gufujo
14. nov. 2021
- 9:00– malfermo de la dua tago
- 9:15– laborejo por komencantoj
- 10:00– paŭzo
- 10:10– virtuala turismo ĉirkaŭ Tokio (2)
- 11:00– fermo
- 11:10– diskejo
Aliĝu per ĉi tiu retejo. (Senpaga)
Aliĝilo – La 39a Komuna Seminario
La limdato de la aliĝo estas 5. nov. (UTC)
Pri #NajbaraEsperanto Prezentu esperantaĵojn en via regiono kun ektikedo #NajbaraEsperanto sur tvitero.
Sekvu nian tviteran konton @KomunaSeminario.
Ni bonvenigas junulojn kaj komencantojn el la tutamondo!