Aliĝu al JEI
Aliĝu al JEI (Japana Esperanto-Instituto) por konstrui solidan bazon de Esperanto en Japanio! Ankaŭ abonado de “La Revuo Orienta” estas bonvena.
★ Membro
Ĉefaj rajtoj
- Ricevi la monatan organon “La Revuo Orienta”.
- Partopreni en elektado de Konsilianoj.
- Uzi la Esperanto-Domon de Jacugatake.
- Esti Asocia Membro de UEA, se ne estas Individua Membro de UEA, ĉiu membro rajtas uzi la Delegitan Servon de UEA.
Jara membrokotizo
- Ordinara membro: JPY 6 400. La organo ekspedata ekster Japanion per surfaca poŝto.
- Subtena membro: JPY 10 000. La organo same kiel supre.
- Reta membro: JPY 4 000. Reta organo.
- Familia membro: JPY 2 400. Ne ricevas la organon, kiam alia familiano sam-adresa estas membro.
- Junula membro (ĝis inkluzive la 35-a jaraĝo je la 1a de januaro): JPY 3 600.
- Plus la aerpoŝta ekspedo: Azio +JPY 1 200. Eŭropo, Norda Ameriko, Oceanio: +JPY 1 800. Suda Ameriko, Afriko: +JPY 2 400.
- Pri aliaj kategorioj, kontaktu la Oficejon.
Retadreso: esperanto(a)jei.or.jp (a)=>@
★ Abonanto
Ĉefaj rajtoj
- Ricevi la monatan organon “La Revuo Orienta”.
Jara abonkotizo
- Ĝenerale: JPY 5 100. Por eksterlanda ekspedo, vidu supre je “membroj”.
- Speciale por lernejanoj ĝis la 9a lernojaro: JPY 1 250.