
Pri la ekskurso
- Dato: la 23-a de septembro 2025
- Horo: 9:00—16:30
- (ekveturos kaj revenos apud la stacio Okayama)
- Kosto: 70 eŭroj / 10 000 enoj
- Ni akceptos 40 aliĝintojn.
Ni kune vizitos vidindejojn en la orienta parto de Gubernio Okayama per buso.
Oni povas ricevi tagmanĝon. (Ni volas respekti manĝokulturon de islamanoj, tial oni preparos sen porkaĵoj nek alkoholaĵoj. Tamen ĝi ne povos esti perfekta en la regulo de halalo.)
Tiuj kiuj partoprenos la ekskurson mem rezervu loĝejon en la 22-a (la lasta tago de la kongreso).
Ceramiko Bizen-yaki (Ceramikfarado en “Bizen MuGenAn”)
Ceramiko Bizen-yaki estas unu el la plej malnovaj ceramikoj en Japanio, kiu daŭras ekde mezepoko. Ceramiko Bizen-yaki estas karakterizita per sia ekstrema simpleco sen glazuro kaj sen ornamado. Pli malmolaj ol ceteraj ceramikaĵoj estas tiuj de Bizen-yaki, bakitaj je alta temperaturo de 1 200 ĝis 1 300 gradoj dum proksimume du semajnoj. Krome, oni diras, ke en la vazo de Bizen-yaki akvo ne putriĝas kaj aranĝitaj floroj restas freŝaj longtempe. Povas esti, ke subtilaj truoj kaj dikeco de la vazo tenas kvaliton de akvo.
(Foto: el la retejo de “Bizen MuGenAn”)

Lernejo Shizutani
Lernejo Shizutani estis fondita en 1670, en la frua Edo-epoko. Ĝi estas la plej malnova lernejo por ordinaruloj en Japanio. Ikeda Mitsumasa, tiama daimio (feŭdestro) de Okayama, admiris la lokon kiel bonan lokon por lernado, kaj decidis fondi la lernejon por trejni lokajn gvidantojn.
En aprilo 2015, ĝi estis agnoskita kiel unu el la “Japanaj Heredaĵoj”.
Oni taksis ke, la spirito de la edukado en la frua moderna epoko puŝis antaŭen la moderniĝon de Japanio, kaj ke la spirito estas heredita en la nuna epoko.

Glavo-Muzeo de Bizen Osafune
En la mezepoko la kvartalo Osafune en Urbo Setouchi, estis la plej granda produktejo de glavoj en Japanio. Nun ĝi estas konata kiel “sankta loko” de japanaj glavoj.
En Osafune oni povas facile akiri bonajn fersablojn kaj abundan lignon kiel brulaĵojn. Kaj evolinta surtera kaj akva transportoj helpis enportadon de krudmaterialoj kaj distribuadon de produktitaj glavoj. Tial tie prosperis glavo-produktado.

Granda dolĉaĵejo de “Dagashi”
“Dagashi” estas japanaj malkaraj dolĉaĵoj kaj manĝetoj. Ĉi tie troviĝas ĉirkaŭ 5 000 specoj da “dagashi”-oj kaj infanaj ludiloj. Oni povas aĉeti ilin nur per kontanta mono.
