La 11-a Azia-Oceania Kongreso de Esperanto (2025 Okayama)
(Paralele) La 112-a Japana Esperanto-Kongreso
Japanlingva retejo estas ĉi tie. 日本語版ページはこちら

- Dato: la 20-a – la 22-a de septembro 2025
- Kongresejo: Internacia Centro de Okayama (Urbo Okayama, Japanio)
- Kongresa Temo: “Ni disvastigu amikecon kunlabore per Esperanto”
Ĉefaj programeroj (provizoraj)
- La 20-a de septembro (sabato) : Inaŭguro, Prelegoj, Fakaj kunsidoj
- La 21-a de septembro (dimanĉo) : Prelegoj, Fakaj kunsidoj, Japana Kongreso, Bankedo
- La 22-a de septembro (lundo) : Prelegoj, Fakaj kunsidoj, Fermo, Duontaga ekskurso
- La 23-a de septembro (mardo) : Postkongresa ekskurso (sperto de ceramiko Bizen-Yaki, ktp.)–>pli detalaj informoj
Ĉu vi ne organizos Fakan Kunsidon?
- Ni bonvenigas proponon organizi fakan kunsidon pri diversaj temoj, en kiu ĉiu kongresanoj rajtas partopreni libere.
- Bonvolu sciigi al ni pri detaloj de la kunsido per jena mendilo por la Faka Kunsido.
- Limdato de mendo estas la 30-a de junio.
Kongresejo
Kotizo-listo
aliĝperiodo | A-landoj | B-landoj | C-landoj | D-landoj |
---|---|---|---|---|
ĝis la 31-a de marto | €60 ¥8 000 | €30 ¥3 000 | €15 ¥2 000 | €8 ¥1 000 |
ĝis la 30-a de junio | €70 ¥10 000 | €35 ¥5 000 | €18 ¥2 500 | €9 ¥1 250 |
ekde la 1-a de julio | €80 ¥12 000 | €40 ¥6 000 | €20 ¥3 000 | €10 ¥1 500 |
Landoj | Aŭstralio, Japanio, Korea Resp., Tajvano, ktp. | Ĉinio, Malajzio, ktp. | Barato, Filipinoj, Indonezio, Rusio, Vjetnamio, ktp. | Irano, Mongolio, Nepalo, Pakistano, ktp. |
* Estas rabatoj (-50%) por Kunuloj kun la sama adreso de ordinara aliĝinto (nur unu persono), Junuloj kiuj naskiĝis inter 1991 kaj 2007, kaj Handikapuloj kiuj bezonas akompananton.
* Naskitoj ekde 2008 kaj Akompanantoj de handikapuloj (nur unu persono) estas senpagaj.
* La kotizo ne estas repagebla, senkonsidere ĉu la aliĝinto ne povas partopreni la kongreson.
* La kongresaneco ne estas transdonebla al alia persono.
* Por partopreni Postkongresan ekskurson (€70 /¥10 000) bezonas antaŭmendo.
* Ni jam ĉesis akcepti partoprenon en Bankedo ĉar ni atingis kapaciton.
Aliĝo kaj pago
- Aliĝu per reta aliĝilo (Vizitu la kongresan retejon.), kaj pagu kotizon per jenaj metodoj.
- 1) Al UEA-konto: jeia-b (per eŭroj)
- 2) Surloke (per japanaj enoj)
- 3) Al banka konto de JEI (per japanaj enoj) *Bonvolu konsulti JEI-on.
Loĝado
Bonvolu aranĝi vian propran loĝejon. Najbare de la kongresejo (ĉirkaŭ la stacio Okayama) troviĝas multaj hoteloj kaj gastejoj. Ni rekomendas fruan rezervon.
por referenco :
https://okayama-kanko.net/sightseeing/stay/
https://www.booking.com/
https://www.expedia.co.jp/
https://www.agoda.com/
https://jp.trip.com/
https://jp.hotels.com/
Kontakto
Kiam vi bezonas kontakti al la komitatanoj de AOK11, bonvolu uzi jenan kontaktilon.