JEI (Japana Esperanto-Instituto) estis fondita en 1919, kaj ĝi estas landa asocio de UEA (Universala Esperanto-Asocio) en Japanio ekde 1956. Nun ĝi havas ĉ. 1100 membrojn. La monata organo estas “La Revuo Orienta”. JEI ĝuas statuson de “Jura Fonduso” laŭ Japana civila kodo.
★ Ĉefaj funkcioj de JEI
- Disvastigo de Esperanto
- Internaciaj amikiĝaj aferoj per Esperanto
- Esploro kaj studo pri Esperanto
- Regula eldono de “La Revuo Orienta”, monata organo
- Eldono kaj perado de libroj en/pri Esperanto
- Organizado de Japanaj Esperanto-Kongresoj
- Aliaj necesaj aferoj
★ Strukturo de JEI
Ekde 1926, JEI funkciis laŭ la modelo de la ne-profitocela organizo en Japana civila kodo. Ekde aprilo 2012, ĝi funkcias kiel Ĝenerala Jura Fonduso laŭ la Speciala leĝo pri publik-celaj juraj personoj.
(1) Decida strukturo
Konsilio
- kontrolas laborojn de la estraro.
Prezidanto
- estas elektata el la estraranoj.
Estraro kun 2-jara mandato
- decidas agadojn de JEI.
- elektas inter si “Prezidanton” kaj “Vicprezidanto(j)n”.
- Kandidatoj de estraranoj estas elektataj de la deputitoj.
- Estraranoj estas oficiale elektataj de la Prezidanto.
Revizoroj kun 2-jara mandato
- revizias kaj la financon kaj la agadon, faritan de la estraro.
- estas elektataj de la konsilianoj.
Deputitaro kun 2-jara mandato
- kontrolas laborojn de la estraro.
- elektas estraranojn el inter la membroj de JEI.
- Deputitoj estas elektataj de la membroj de JEI.
(2) Labor-divido
Fakoj estas 9 fakoj, gvidataj de estraranoj.
- Inform-movada fako
- Internacia fako
- Stud-eduka fako
- Redakta Fako (de La Revuo Orienta)
- Eldona fako
- Kongresa fako
- Ĝenerala fako
- Financa fako
- Interreta fako