Tiuj ĉi informoj ne plu validas. Pri la nuna situacio bonvolu vidi pli freŝajn afiŝojn.
Ekde aŭgusto 2020 Esperanto-Domo en Tokio de JEI funkcias kiel ĉi-sube kontraŭ disvastiĝo de nova kronvirusa malsano (KOVIM-19).
Se la pandemia situacio pli malboniĝus en Tokio, eblus ŝanĝi ĉi-suban laborplanon sen antaŭanonco. Ni sincere petas vian komprenon.
Ĝisdatigita en la 14a de aŭgusto 2020.
- Laborhoroj de Esperanto-Domo (Tokio): mardo-sabato, 10h00-18h00
- Oni povas viziti la Domon kaj aĉeti librojn kaj aĵojn surloke. Bonvolu ĉiam atente teni sekuran distancon inter homoj en la Domo.
- Daŭre kaj bonorde ni ekspedas libroservajn mendojn. Ni ĉiam akceptas vian mendon per retmesaĝo aŭ fakso.
- Disponeblas la klasĉambro kontraŭ difinitaj prezoj. Oni devas nepre antaŭe indiki la nombron de kunvenontoj retpoŝte aŭ telefone. Eblas okazigi kunvenon kun maksimume 10 personoj.
- Bonorde funkcias Biblioteko de JEI.
- Por bloki disvastiĝon de la epidemio, bonvolu meti maskon kaj preni alkoholan malinfektilon。
- Esperanto-Domo de Jacugatake ne malfermiĝas ĉi-jare.