
|
Ĝisdatigo: 2015-01-31 |
Bv. kontribui al Esearo pri Eroŝenko (Limdato: 2015-04-30) |
Okaze de la 125 jaroj de la naskiĝo de Vasilij
Eroŝenko, la komitato por la projekto Eroŝenko 125 (mallonge E125) planas
eldoni libron kun tezoj kaj eseoj pri Eroŝenko kaj varbas viajn kontribuaĵojn
laŭ la kondiĉoj sube skribitaj. Ni celas libroforman eldonon, sed se tio
montriĝos malfacila, ni publikigos ĝin almenaŭ en retpaĝaro.
1. Provizora titolo de la esearo
Esearo memore al la 125-jara jubileo de Eroŝenko
2. Celo de la esearo
Vasilij Eroŝenko (1980-1952) estis esperantisto,
poeto, fabelisto kaj instruisto de blindula lernejo. En 2015, la jaro de
la 125a datreveno de lia naskiĝo, ni celas publikigi libron kun tezoj kaj
eseoj pri li.
3. Temoj kaj specoj de kontrubiaĵo
Ĉiu kontribuaĵo traktu unu el ĉi-subaj temoj.
La aŭtoro ne bezonas kvalifikon. Ĝi estu verkita ekskluzive por la esearo,
krom se ni invitas aŭtorojn kun ties jam aperinta verko.
(1) Tezo pri Eroŝenko kaj liaj verkoj
(2) Tezo pri rilatoj inter Eroŝenko kaj siatempaj blinduloj, esperantistoj,
fabelistoj, pensuloj kaj aliaj personoj.
(3) Eseo pri la temo (1) aŭ (2).
(4) Recenzo pri verkoj (libroj aŭ artikoloj) traktantaj Eroŝenkon.
4. Longo kaj lingvoj de kontribuaĵo
Ĉiu kontribuaĵo devas esti verkita en la
japana aŭ en Esperanto kun resumo en la alia lingvo ĉe la fino. Se aŭtoro
ne povos verki resumon en Esperanto aŭ en la japana, tiuokaze la redakta
komitato donos la resumon.
Ĉi-sube ni montros la kondiĉojn por verko
en Esperanto.
(1) Ĉiu tezo havu "abstrakton" kun maksimume 800 literoj ĉe la
komenco kaj la teksto estu longa inter 6 000 kaj 24 000 literoj. Fine de
la teksto aperu resumo kun ĉ. 400 literoj en la japana.
(2) Ĉiu eseo estu longa je 6 000 literoj maksimume kaj aldonu resumon kun
ĉ. 400 literoj en la japana.
(3) Ĉiu recenzo estu longa je 6 000 literoj maksimume kaj donu resumon
kun ĉ. 400 literoj en la japana. Se la recenzata verko estis verkita en
alia lingvo ol Esperanto, oni povas aldoni resumon en Esperanto.
(4) Kontribuaĵo povas enteni fotojn kaj diagramojn.
5. Formato de kontribiaĵo
Ĉiu kontribuaĵo estu sendita retmesaĝe kiel
aldona dosiero en la formato de simpla teksto (txt) aŭ de Word (doc, docx,
rtf). La supersignoj de Esperanto estu prezentitaj unikode (UTF-8) aŭ x-alfabete.
Fotoj kaj diagramoj estu aparte aldonitaj en la formo de JPEG aŭ GIF.
6. Limdato kaj adreso
Limdato de ĉiuj kontribuaĵoj estas la 30a
de aprilo, 2015. Oni sendu kontribuaĵon aŭ eventualajn demandojn al la
retlisto de la redakta komitato por la esearo Eroŝenko 125.

7. Kopirajto
Kopirajto de ĉiu kontribuaĵo apartenas al
ĝia aŭtoro. La verkoj de Eroŝenko mem jam perdis kopirajton kaj estas libere
disponeblaj. Sed estas notinde, ke iliaj tradukaĵoj ankoraŭ posedas kopirajton.
8. Elekto de kontribuaĵoj
La redakta komitato por la esearo E125 prijuĝos
la senditajn kontribuaĵojn kaj elektos el ili eldonotajn verkojn kun eventuala
modifado. Ĝi sciigos la rezulton plej malfrue en la 30a de junio.
9. Eldono
La redakta komitato por la esearo E125, cele
al eldono en oktobro 2015, konsideros eldonon de la esearo aŭ en papera
libro aŭ en retpaĝaro.
10. Honorario
Se la esearo estos eldonita en papera libro,
tiam la aŭtoroj de la eldonitaj kontribuaĵoj donace ricevos ĝian ekzempleron.
Ne estos aliaj honorarioj.
Sibayama Zyun'iti,
Komitatestro de la redakta komitato por la
esearo E125 |
|