JEI posedas 5-etaĝan "Esperanto-Domon" en Tokio, uzata kiel oficejo, kursejo,
libroservo kaj biblioteko. ★ Adreso kaj Kontakto JP-162-0042, Wasedamati 12-3, Sinzyuku-ku, Tokio, Japanio Tel: 81-3-3203-4581 Fakso: 81-3-3203-4582 Retadreso de JEI: esperanto @ jei.or.jp (Forigu spaceton antaŭ/post @) Nova Vizitu la Google Map => Mapo de JEI ★ Malfermita tempo La oficejo estas principe malfermita de la 10a atm ĝis la 6a ptm, de mardo ĝis sabato. Fermita en Dimanĉo, lundo kaj naciaj festtagoj. ★ Trafiko Atingu la stacio "Waseda (早稲田) sur la Tozai-linio (東西線) de Tokia subtera fervojaro, eliru el la elirejo n-ro 1 (出口 No.1) de la stacio, kaj iru piede 1 minuton. ★ Etaĝoj La 1a kaj la 2a etaĝoj: JEI alpruntis al aliaj. La 3a etaĝo: Oficejo kaj Kunsidejo de JEI La 4a etaĝo: Kursejo kaj Biblioteko de JEI ★ Libroservo En la 3a etaĝo estas la librovendejo, kie vi povas rekte aĉeti librojn en/pri Esperanto, el Japanio kaj el la tuta mondo. ★ Koresponda aĉeto Vi povas koresponde aĉeti uzante ĉi-supran adreson. Ni sendos fakturon kun la menditaj libroj, do pagu pagu laŭ ĝi. Pakaĵo-kosto postulata. Por eksterlanda komerco, turnu vin al la oficejo. ★ Biblioteko Vidu la paĝon pri la Biblioteko de JEI. |
Esperanto-Domo en Tokio (Eniru ĉe la dekstra enirejo.) Libroservo en la 3a etaĝo |