atingi
Kiel atingi ekde Narita?
nova 2013-09-01
Jen estas la plej simpla vojo
atingi la kongresejon ekde la
Internacia Flughaveno Narita.
1) Ĉe la flughaveno prenu trajnon:
Keisei Super Express (cele al Keisei Ueno),
(blua elektra panelo)
ĉe kajoj 2 aŭ 3.
Ne konfuzu kun JR-kajo (verda elektra panelo).
Post ĉ. 60 minutoj,
elvagoniĝu ĉe Keisei Yawata(KS16).
<prononco: Yawata = ja-ŭa-ta>
2) Tra la suda pordo iru al la ĝuste antaŭa konstruaĵo
=stacidomo Moto-Yawata, 5 minuta paŝo.
3) Tie prenu metroon:
Toei Shinjuku-sen Express (cele al Hashimoto).
Post ĉ. 10 minutoj,
elvagoniĝu ĉe Funabori(S17).
<prononco: Yawata = ja-ŭa-ta, Shinjuku = ŝin-ĝu-ku,
Hashimoto = ha-ŝi-mo-to, Funabori = hu-na-bo-ri>
4) En la nordo vi tuj vidos najbaran Funabori-turon,
en kiu konstruaĵo estas la kongresejo.
- Entute: ĉ. 80 minuta vojaĝo,
1,050 enoj (8 eŭroj/10 dolaroj).
a:267 t:1 y:0